Home
Categories
EXPLORE
Comedy
Society & Culture
True Crime
Religion & Spirituality
Business
History
Music
About Us
Contact Us
Copyright
© 2024 PodJoint
Loading...
0:00 / 0:00
Podjoint Logo
ZW
Sign in

or

Don't have an account?
Sign up
Forgot password
https://is1-ssl.mzstatic.com/image/thumb/Podcasts115/v4/33/50/47/33504704-00f6-b12b-3d26-c8a0fbc4e105/mza_3434787411385765504.jpg/600x600bb.jpg
Pola Retradio en Esperanto
Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
25 episodes
2 days ago
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
Show more...
Society & Culture
Education,
Language Learning
RSS
All content for Pola Retradio en Esperanto is the property of Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP and is served directly from their servers with no modification, redirects, or rehosting. The podcast is not affiliated with or endorsed by Podjoint in any way.
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
Show more...
Society & Culture
Education,
Language Learning
Episodes (20/25)
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.08.2025
En la 1418-a E_elsendo el la 10.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj en Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 10-a de aŭgusto. En la hodiaŭaj aktualaĵoj ni informas pri debatintaj en Pollando sismologoj, pri sukcesoj de polaj lernantoj en matematika olimpiko en Aŭstralio, pri koncertoj de pola muziko „Focus on Poland” dum Internacia Festivalo en Edinburgo.
• En la scienctema rubriko ni okupiĝas pri pneŭmatikoj sur niaj aŭtovojoj kaj kiel rubaĵo en riveroj kaj maroj, estas signifa fonto de mikroplasto.
• Retrorigarde ni prezentas du sonscenojn el la Faka Forumo dum la 110-a UK – teknike ne plej kvalitajn –  pri AIS kaj laboro de IFEF. Krome ni mencias nomojn de la nunjaraj premiitoj en la Belartaj Konkursoj de UEA.
• Por komunaj muzikaj momentoj ni elektis fragmenton de la kanzono „Vi estas maro” por la teksto de William Auld, kiun kantas J. Seduikyte. La programinformon akompanas reta foto rilatanta al la temo de nia scienca bulteno.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 day ago
26 minutes 36 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 07.08.2025
En la 1417-a E_elsendo el la 07.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En nia komenca kulturkroniko ni informas pri Interreta monumento omaĝe al infanaj viktimoj en Hiroŝima kaj Nagasaki; pri konstanta ekspozicio de polaj poŝtmarkoj en la Muzeo de Poŝto kaj Telekomunikado en Vroclavo; pri la nunjara Tago de la Nacia Legado (06.09) dum kiu estas legotaj tekstoj de la pola renesanca poeto Jan Kochanowski;
• En la daŭro de la programo ni retrorigardas al la tagoj de la 110-a UK en Brno kaj informas reference al la Gazetaraj Komunikoj de UEA pri la novaj Honoraj Membroj, anoncitaj dum la Solena Inaŭguro kaj pri esperantistoj honoritaj per Diplomoj pro la Elstara Laboro kaj pro Elstara Arta Laboro, kiuj estis anoncitaj dum la Solena Fermo;
• Muzike ni ĉerpas el malnova disko „Japanio kantas por paco” en la kunteksto de la datrevenoj de la ĵeto de atombomboj sur Hiroŝimon kaj Nagasaki; Ni prezentas tradukitan el la franca lingvo kanton de Elizabet Barby,  kiun ŝi prezentis dum la Internacia Arta Vespero. Fine ni prezentas la plenan version de la muzikigita kanto de KAJTO speciale registrita por niaj aŭskultantoj. La teksto aŭtorita de Ewa B. Grochocka akiris la 3-an premion dum la BK-2025.
• La programinformon akompanas interreta bildo prezentanta la elstaran renesancan polan poeton, kies tekstoj estos publike laŭtlegataj dum la Tago de la Nacia Legado, la 6-an de septembro.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
4 days ago
29 minutes 26 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 02.08.2025
En la 1416-a E_elsendo el la 02.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la sepa sonraporto pri la 110-a UK en Brno ni proponas:
• La Kongresan rezolucion sekvintan el la debatoj pri la kongresa temo „Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj” gviditaj de ĝia reĝisoro Bengt-Arne Wickström.
• Ni prezentas sonscenon el  aŭkcio okazinta sub la gvido de Michael Boris Mandirola.
• Ni transdonas specialan invitmesaĝon de la Loka Kongresa Komitato al la 111-a UK en Graz en 2026, kiun prezentas Philipp Prettenthaler.
• Fine el la repertuaro de la Internacia Arta Vespero ni elektis  en la plenumo de Internacia Kongresa Koruso „Dancu… dancu…” kun ekspliko ĉu temas pri slovaka, ĉeĥa aŭ ĉeĥoslovaka popola kanto.
• La programinformon akompanas ĉerpita el fb foto de Marija Belošević pri la finalo de Internacia Arta Vespero.
• La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 week ago
18 minutes 49 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 31.07.2025
En la 1415-a E_elsendo el la 31.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la sesa sonraporto pri la 110-a UK en Brno ni prezentas antaŭmikrofonan renkontiĝon kun Katalin Kováts pri paroligaj kursoj dum la kongresa semajno kaj preparoj al la vendredaj ĉiunivelaj KER-ekzamenoj.
• Ni prezentas gratulojn de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Miguel Fernández, kiujn ni aŭdis en unu el la unuaj programeroj de la ĵaŭda kongresa tago dediĉita al la rezultoj de BK-2025. Pro akustikaj kondiĉoj vi aŭdas la jutuban version de lia mesaĝo.
• El la riĉa programero „Libroj de la Jaro”, gvidita de Tim Owen, ni prezentas liajn finajn vortojn pri kelkaj projektoj de EAB.
• La nunjaran Fakan Forumon partoprenis dudeko da Fakaj Asocioj kaj por la hodiaŭa raporto ni elektis prezenton de ATEO, kiun faris Anna Löwenstein.
• Fine pri la venontjara UK en Graz ni ekscias de la prezidanto de la Aŭstria E-Asocio, Ewald Schick.
• La programinformon akompanas ĉerpita el fb foto de Aleksandra Wanatuki pri dumkongresa koncerto de KAJTO.
• La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 week ago
23 minutes 31 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.07.2025
En la 1414-a E_elsendo el la 30.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la kvina sonraporto pri la 110-a UK en Brno ni informas pri la pasanta ekskursa tago, sed dokumente ni referencas al la alparoloj el la dimanĉa Solena Inauguro.
• Ni prezentas la festparoladon de la prezidanto de UEA, Duncan Charters.
• El la salutvortoj direktitaj dum la Inaŭguro ni prezentas tiujn de Alessandra Madella transdonitajn en la nomo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj - ILEI.
• Ni prezentas aldone la saluton de la vicprezidanto de Akademio de Esperanto, Brian Moon. Li atentigas pri la taskoj de la Akademio kaj invitas por la ĵaŭda publika kunsido.
• La programinformon akompanas ĉerpita el fb foto de Mara Timermane pri epizodo el la ekskursa programo al Lednice.
• La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 week ago
25 minutes 15 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 29.07.2025
En la 1413-a E_elsendo el la 29.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la kvaran sonraporton pri la 110-a UK en Brno.
• Ĉerpante el la riĉa marda programo ni proponas antaŭmikrofonan renkontiĝon kun la reĝisoro de Internacia Somera Universitato, profesorino Věra Barandovská-Frank, kiu informas nin pri la komenciĝintaj sesioj de IKU, IKU/AIS kaj prelegoj de la Scienca Kafejo, kiuj startis marde.
• El la programo de la nunjara Tago de Lernado ni elektis fragmenton de la prezento de Stela Besenyei-Merger, kiu prezento estis dediĉita al nova podkasto „Radikala Tenero – retaj babiladoj por interkultura lernado kaj internacia interkompreniĝo”.
• Marde oni traktis ankaŭ kongresan temon. Sekve do ni prezentas la invitajn vortojn de la reĝisoro de la temo „Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj popoloj” el la Solena Inaŭguro, prof. Bengt-Arne Wickström. Ili gravas en la kunteksto de la prilaborota kongresa rezolucio.
• Se temas pri koncertoj ni aparte donas la atenton de tiu de Amira CHUN, kiu marde lanĉis sian novan albumon „Nova Vibrado” kaj ni fragmente prezentas ŝian kanzonon „Loĝos mi en verda mondo”. La programinformon akompanas iu el komunaj fotoj de la 110-a UK. Fotis: Jozef Baláž.
• La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 week ago
20 minutes 2 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 28.07.2025
En la 1412-a E_elsendo el la 28.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la trian sonraporton pri la 110-a UK en Brno. El la bunta programo de la Kleriga Lundo konsistanta el 17 apartaj kontribuoj ni  proksimigas la vortojn de Yves Nevelsteen pri lia prezento dediĉita al temo  „Kial kaj kiel vaste diskonigi E-eventojn por la Eventa Servo de UEA. En la dua bloko ni registris komencan sonscenon el prezento de Marta Ruzza „Demenco kaj Dulingvismo”.
• Du sonscenoj estis registritaj ĉe la informstandoj: de la venontjara 111-a UK en Graz, Aŭstrio – kun Norina Schantl kaj de Bahaa E-Ligo – kun Bernhard Westerhoff.
• Lunde okazis la disdono de la premio Maertens. El ĉi tiu programo ni prezentas la dankvortojn kaj sinprezenton de Stela Besenyei-Merger, la unua distingito per ĉi tiu nova premio atribuata pro kontribuo al la movada evoluigo. La programinformon akompanas foto el fb prezentanta la laŭreatinon.
• La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
2 weeks ago
22 minutes 24 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 27.07.2025
En la 1411-a E_elsendo el la 27.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

En la hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la duan sonraporton pri la 110-a UK en Brno. Kvankam informe ni retrorigardas al la sabata tago en kies fino okazis amase partoprenita Movada Foiro niaj sondokumentoj hodiaŭ ligas al la Solena Inaŭguro de la dimanĉa antaŭtagmezo. Ni prezentas la salutmesaĝon de la reprezentantino de la familio Zamenhof – Margaret Zaleski-Zamenhof, bonvenigajn vortojn de la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Jiři Tomeček. Pliaj sonscenoj ligiĝas kun la prezento de  nomoj de la novaj Honoraj Membroj de UEA kaj prezento de la konsisto de la nova estraro de UEA: prezidanto Fernando Maja jr, vicprezidantoj Seán Ó Riain kaj So Jinsu, ĝenerala sekretario Aleks Kadar, komitatanoj Gong Xiaofeng, Zdravka Bojĉeva, Miora Raveloharison, Jeremie Sabiyumva kaj Francois Lo Jacomo.
Lakone ni informas pri la dimanĉa Nacia Vespero ĉe la pitoreska Špilberg-burgo prezentante fragmente la muzikcitaĵon el la prezento de la Moravia folkloro. La foto de la kastelo akompanas nian programinformon.
La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
2 weeks ago
21 minutes 39 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 26.07.2025
En la 1410-a E_elsendo el la 26.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la unuan sonraporton pri la 110-a UK en Brno. Komence dum la sabata mateno en la akceptejo ni registris mallongajn raportetojn kun Sonja Zaretskaja el la Kongresa Fako, kun Ionel Onet el la Centra Oficejo de UEA tradicie respondeca pri la Libroservo. Ni gastigis antaŭ nia mikrofono Jiři Caletka el LKK respondecan pro kontaktoj kun amaskomunikiloj kaj Marek Blahuš respondecan pro kontaktoj kun lokaj aŭtoritatoj. Kelkvorte pri la nunjara kongresnumero „Drako de Brno” informis ĝia redaktoro Miroslav Malovec. Fine de la Komitata Kunsido ni invitis antaŭ nian mikrofonon la novan prezidanton de UEA, Fernando Maia.
• La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
2 weeks ago
24 minutes 5 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.07.2025
En la 1409-a E_elsendo el la 25.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la enkonduka parto de la elendo ni enrigardas la kalendarfolion plukante el ĝi kelkajn historiajn eventojn ligitajn kun la 25-a de julio en Pollando kaj en la mondo.
• Starante sojle de la E-Tago ni referencas al ĝi el kelkaj perspektivoj citante konforman fragmenton el la libro de Edmond Privat „Vivo de Zamenhof”. La aluditan en ĝi poeziaĵon „Ho, mia kor’” ni memorigas en la plenumo de Remigiusz Kossakowski, ne plu vivanta pola tenorulo kaj esperantisto.
• La kulturkronikaj informoj koncernas la antaŭnelonge malkovritan monumenton de pola skulptistino Maria Sonowska en Stokholmo; ekspozicion pri la renesancaj kopioj de Ptolemeo-mapoj en Varsovio; la komenciĝontan semajnfine Festivalon de Beskidy-montara Kulturo en la suda Pollando.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri nia redakcia raportado  el la 110-a UK en Brno prezentante jam la kongresraportan signalon. Kaj krome ni sciigas pri la nova scienca premio atribuota en Brno; pri la loko de la 111-a UK 2026 (Graz, Aŭstrio) al kiu eblas aliĝi favorpreze dum la UK en Brno; pri verko dediĉita al la historio de Esperanto en Zamoro, Hispanio. Krome ni informas pri la jam aliĝintaj al la UK en Brno pli ol 1100 esperantistoj.
• En la hodiaŭa elsendo krom la jam menciita „Ho, mia kor’” ni memorigas la prikongresan kanton de Georgo Handzlik „Kiam venas konges…” kaj citas el la reto la ĉeĥan popolan kanton „Mistříňanka – Lojza”, kiu estas bazo de nia kongressignalo.
• La hodiaŭa programinforma foto el la reto prezentas la historian ekzempleron de la Unua Libro en la pola lingvo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
2 weeks ago
27 minutes

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.07.2025
En la 1408-a E_elsendo el la 20.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas SO Jinsu, la estrarano de UEA, respondeca pri la Azia E-movado nun rekandidatiĝanta por la nova oficperiodo. Dum sia antaŭkongresa veturo tra Eŭropo kelkajn tagojn li pasigis en Pollando. Nia interparolo koncentriĝas pri la faritaj taskoj, liaj realigitaj kaj nerealgitaj planoj kaj planoj celotaj, se li eniros la konsiston de UEA-estraro en elektoj dum UK en Brno;
• En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj en Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 20-a de julio. En la hodiaŭaj aktualaĵoj ni informas pri fragoproduktado en Pollando, pri interesa eksperimento en Bjalistoko koncerne recikligotaj forfalaĵoj kaj pri la longtiga ulmo elektita kiel pola arbo 2025 en la plebiscito de la fondaĵo GAIA;
• En la sciencbultena rubriko ni donas la atenton al malkovroj kaj esploroj pri la glacio  en la kosma spaco, kiu kiel evidentiĝas, karakteriziĝas per kristala strukturo;
• Por la komuna aŭskulto ni elektis la kanton de Amira Chun „Vi levas min”. La programinformon akompanas reta foto dediĉita al la malvarma frandaĵo nesenkaŭze, ĉar la 20-a de julio estas Internacia Tago de Glaciaĵoj;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
3 weeks ago
28 minutes 40 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 15.07.2025
En la 1407-a E_elsendo el la 15.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la enonduka parto de la elsendo ni retrorigardas al kelkaj historiaj eventoj en Pollando kaj en la mondo ligitaj kun la 15-a de julio.
• Komenca aktualaĵo rilatas al la brila venko de pola tenisistino Iga Świątek en la prestiĝa turniro en la brita Wimbledon.
• La kulturkronikaj informoj rilatas al okazonta lime de julio kaj aŭgusto en la norda Pollando la 29-a Internacia Ŝekspir-festivalo; al ekspozicio en Lodzo „Mumintroloj: pordo ĉiam malferma”; al la daŭranta  en la varsocia Łazienki-parko evento „La vivo de la Reĝa Ĝardeno”.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri Rafaela Urueña elektita kiel Honora Prezidanto de Hispana E-Federacio; pri nova premio anoncota dum la UK en Brno - la Premio Power por sciencaj prelegoj.
• Hodiaŭ ni enrigardas la sonversion de la 154-a numero de „Tempo” de Kroata E-Ligo kaj citas novaĵojn pri Arkivo de KEL. El ĉi tiu sonversio ni prezentas krome la E-tradukon de poeziaĵo de Mladen Belica „Esti kune”. Tradukis ĝin kaj recitas Spomenka Štimec.
• En la hodiaŭa elsendo aŭdiĝas kanzono de AI por la origianala teksto de Erika Godó (Belulino) „Someraj Revoj”. La hodiaŭan programinformon akompanas interreta foto prezentanta la polan tenisistinon kun la trofeo enmane.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
3 weeks ago
27 minutes 5 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.07.2025
En la 1406-a E_elsendo el la 10.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la redakcia renkontiĝo kun red. Gabi Kosiarska ni interparolas pri la t.n. civitana buĝeto, tio estas procedura mekanismo dank’ al kiu mezaj civitanoj mem decidas pri la destino de parto de buĝetaj rimedoj de sia urbo aŭ komunumo por konkretaj projektoj. Gabi jam delonge aktive engaĝiĝas en ĉi tiun agadon, do ni aŭdos i.a. pri ŝiaj tiurilataj spertoj.
• En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj el Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 10-a de julio. En la hodiaŭaj aktualaĵoj ni informas pri la daŭranta rekonstrua historia evento, t.e. la mezepoka Batalo apud Grunwald 1410. Krome ni prezentas donitaĵojn de la Ĉefa Statistika Oficejo pri studentoj en Pollando kaj fine sekvas informo pri perdrikoj kaj fazanoj destinitaj por ĉasistaj rondoj.
• En la sciencbultena rubriko ni pritraktas raporton pri la Internacia Cikonipopulacio, kiu estas pretigata ĉiun 10-an jaron.
• Por la komuna aŭskulto ni elektis la kanton „Trajno”, kiun plenumas Paŭlo Ovĉinnikov. La programinformon akompanas reta foto pri kavaliraj turniroj okaze de la historia rekonstrua evento pri Grunwald-batalo 1410.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 month ago
29 minutes 10 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.07.2025
En la 1405-a E_elsendo el la 05.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la enonduka parto de la elendo ni retrorigardas al kelkaj historiaj eventoj ligitaj kun la 05-a de julio.
• Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas la prezidanto de Litova E-Asocio, Povilas Jegorovas kun kiu ni renkontiĝas antaŭtage de BET-59, t.e. Baltiaj E-Tagoj, sed ni parolas ne sole pri ĉi tiu evento.
• La kulturkronikaj informoj rilatas al interesaj ekspozicioj - pri planoj kaj projektoj de reĝo Aŭgusto el saksa dinastio plukonstrui la Reĝan Kastelon; pri ekspozicio dediĉita al elstaraj polaj pentristoj en la svisa Laŭzano; pri ekspozicio en la varsovia Reĝa Kastelo dediĉita al korpo kaj movo en la skulptarto.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri IKUE-kongreso en Brno kaj speciala konkurso organizita lige kun ĝi - https://ikue.org/; pri la ĵus lanĉita nunjara Biblioteka Apogo Bachrich bachrich @co.uea.org.
• En la hodiaŭa elsendo ni prezentas la poeziaĵon de Ŝirin Ahmadnia „L’Espero kontinuas” el la kolekto de originalaj E-poemoj verkitaj de iranaj esperantistoj „Versoj de persoj”. En la elsendo ni prezentas fragmente la kanzonon „La senco de vivado” en la plenumo de Lucio Avitabile. La hodiaŭan programinformon akompanas iu el la eksponaĵoj el la varsovia ekspozicio dediĉita al homo kaj movo en la skulptarto.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 month ago
28 minutes 11 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.06.2025
En la 1404-a E_elsendo el la 30.06.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ Maria Niemyjska el la Podlaĥia E-Libraro en Bjalistoko, kun kiu ni interparolas i.a. pri la nunjara 15-a literatura konkurso „Esperanto ligas homojn” por rakonto pri la temo Perditaj en la reto: https://espero.bialystok.pl/eo/15-a-literatura-konkurso-esperanto-ligas-homojn/?v=288404204e3d.
• Dank’ al la kontribuo de la prezidantino de JEI, Ikuko Kitagawa ni prezentas etan raporton el la semajnfina Kansaja E-Kongreso, en kiu antaŭmikrofone ŝi interparolas kun s-ino Fujii Yumiko, s-ro Nakashima Toshihiko kaj s-ino Teramoto Motoko. Venas invito por septembraj kongresoj en Okayama: https://www.jei.or.jp/eo/aok2025.
• En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj en Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 30-a de junio. Ĉar estas la lasta tago de junio, kaj en ĝiaj elsendoj ni zorge kaj diversforme pensis pri E-infanoj, ankaŭ en la hodiaŭa ni ne forgesis pri ili. Ikuko Kitagawa el Japanio prezentas al ni resume la rakonton pri „Dankema gruo”. Al gruoj ligas interreta foto ĉe nia programinformo.
• En aktualaĵoj ni informas pri Agnieszka Ratajczak el Nacia Centro por Esploroj kaj Evoluo en Iniciato Eureka; pri distingoj „Konsevista Laŭro” atribuitaj pro zorgema renovigo kaj restaŭro de historiaj objektoj en Lublin-regiono (en orienta Pollando); pri hidrogenaj veturiloj en Pollando.
• La sciencan bultenon ni dediĉas al esploroj en la regiono Afar en la orienta Etiopio, en kiu realteme eblas observi disiĝadon de kontinentaj platoj.
• Por la komuna aŭskulto ni elektis fragmente iun el la kantoj de sur la disko „Japanio kantas por paco”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 month ago
24 minutes 6 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.06.2025
En la 1403-a E_elsendo el la 25.06.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la enkonduka parto de la elendo ni retrorigardas al kelkaj historiaj eventoj ligitaj kun la 25-a de junio.
• Komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la kreiĝonta Centro pri Kulturo kaj Historio de Varmio, la historia regiono en la nordorienta Pollando; al distingo de la Ceramika Muzeo en Bolesławiec (la suda Pollando) per la branĉa premio Sybilla; al la premiita poldevenula koruso el Gotenburgo dum Internacia Festivalo kaj Konkurso „Gaudate Barcelona 2025”.
• Nur ĝis la 30-a de junio eblas proponi E-librojn por la „Laŭro de la Akademio” 2025 - (lauro @akademio-de-esperanto.org), konkursi per originala E-kanzono en la konkurso de Itala E-Federacio „Gianfranco Molle” – concorso @esperanto.it. Pri tio ni informas aparte. Antaŭ heliko bv. forigi la spacon.
• En la redakcia interparolo kun Gabi Skonieczna ni traktas librojn por infanoj kaj junularo, kiujn ŝi laste foliumis katalogante kolekton Hector Hodler por la Pola Nacia Biblioteko.
• Por infanoj, sed ne nur, ni fragmente prezentas la japanlingvan version de la pola kanto „Knabineto arbareton…” tre popularan inter esperantistoj. Dankon al Ikuko Kitagawa pro la programkontribuo! Ni memorigas la voĉon de Gianfranco Molle, kies nomon portas la konkurso de Itala E-Federacio.
• La hodiaŭan programinformon akompanas foto pri specimenaj ceramikaĵoj el la manufakturo Bolesławiec.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 month ago
28 minutes 59 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.06.2025
En la 1402-a E_elsendo el la 20.06.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj el Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 20-a de junio. Ni referencas al la hieraŭaj religiaj procesioj okaze de la festo de Dia Korpo, inter kiuj kelkaj troviĝas en la Pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo. La interreta foto prezentas la procesion en la loko Myszyniec, kiu estis registrita en la listo en la nunjara majo.
• Aktualaĵoj rilatas al raporto de Eurostat pri materia nesufiĉo en la uniaj landoj; al kampanjo dediĉita al promociado de la pola lingvo kiel lingvo fremda; al jubileo de la plej malnova en Pollando kalvinisma paroĥo.
• En la scienca bulteno ni dediĉas la atenton al finnaj esploroj pri sanfavora kontraŭbatalado de obezeco en meza aĝo.
• Ni rememoras konatajn en la 70-aj kaj 80-aj jaroj Pupteatrajn Internaciajn Festivalojn en Zagrebo, en kiuj Esperanto rolis kiel scenlingvo. Ilin partoprenis ankaŭ polaj pupteatroj kun kiuj kunlaboris nia kolego Andrzej Pettyn. Ni prezentas iujn kantojn en lia traduko el la spektaklo pri „Zvirtanto Muzikanto” , montarano el Podlahe, kiu postmorte muzikis en la ĉielo…
• Hodiaŭ en la elsendo ni prezentas la originalan kanton de NOBUKUNI Hirosi „La plej bona amo” – kiun la aŭtoro kantas kun Amira CHUN.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 month ago
27 minutes 35 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 15.06.2025
En la 1401-a E_elsendo el la 15.06.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la enkonduka parto de la elendo ni retrorigardas al kelkaj historiaj eventoj ligitaj kun la 15-a de junio. Samtempe reference al kurantaj eventoj ni informas pri la lastĵaŭda rezolucio de la Unuiĝintaj Nacioj alvokanta Isrealon al armistico en la Strio de Gazaa; pri la atako de Isrealo kontraŭ Iranon.
• Komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la direktoro de la Nacia Biblioteko Tomasz Makowski elektita en junio kiel la nova prezidanto de Konferenco de la Naciaj Bibliotekoj, CDNL; al la ekspozicio dediĉita al Andy Warhol en Krakovo; al la ekspozicio en Kapitolo dediĉita al la vizito de la pola reĝino, Maria Kasimiera Sobieski kaj ŝia kortego en Romo.
• En la rubriko „Minutoj kun literaturo” ni prezentas poeziaĵon „Aglo” de la 19-jarcenta pola poeto Andrzej Niemojewski en la E-traduko de Leono Zamenhof.
• El nia arkivo ni memorigs felietonon pri la vizitinda en la centra Pollando loko Płock.
• Muzike akompanas nin Feri Floro en la kanzono Elizabet’, kiu estas E-versio de Liven Dek de la hispana kanto Maria Isabel.
• La hodiaŭa programinformo prezentas buston de Maria Kasimiera Sobieski el la daŭranta en Kapitolo ekspozicio dediĉita al la vzito de la pola reĝino kun la kortego en Romo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 month ago
23 minutes 58 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.06.2025
En la 1400-a E_elsendo el la 10.06.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj el Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 10-a de junio;
• Aktualaĵoj rilatas al la Internacia Tago/Semajno de Arkivoj; al la tria oficperiodo de Witold Bańka kiel la prezidanto de la Monda Antidopa Agentejo; al kreskanta interesiĝo pri la alzacaj vinoj en Pollando;
• En la scienca bulteno ni spuras laboron de usonaj sciencistoj el Vaŝingtono, kiuj malkovris la recepton de la egipta bluo;
• Al la okazintaj semajnfine Esperanto-Tagoj en Krakovo ni referencas per raporta informo kaj ĉeokaze informas kaj citas tri limerikojn de Lidia Ligęza, kiuj aperis okaze de la Tagoj en…. 1999 en la kolekto "Limerikoj"; La fina referenco al la vivo de la E-komunumo denove okazas en la rondo de E-infanoj, ĉi-foje partoprenintaj la UK-on 1987 en Varsovio;
• Muzike akompanas nin Flori Floro, kies kanzonon „Lernantino” ni prezentas fragmente. La apudanta la programinformon foto bildigas la fascinan koloron de la egipta bluo, kiun oni aplikadis jam antaŭ pli ol tri mil jaroj antaŭ Kristo;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
2 months ago
25 minutes 4 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.06.2025
En la 1399-a E_elsendo el la 05.06.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la enkonduka parto de la elendo ni retrorigardas al kelkaj historiaj eventoj ligitaj kun la 5-a de junio. Samtempe lige al kurantaj eventoj ni informas pri novaj prezidentoj de Pollando kaj la Suda Koreio.
• Komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al interesa ekspozicio en Varsovio en la Muzeo de Frederiko Chopin „Romantika vivo”; al ekspozicio de polaj dezajnistinoj en Bruselo.
• Konsiderante la tutan junion kiel monaton, en kiu nia atento fokusiĝas ĉirkaŭ infanoj, el nia arkivo ni memorigas interparolon kun François Lo Jacomo el 2004 pri edukado de E-infanoj.
• Nian felietonon ni dediĉas al elstara pola junulara E-aktivulo, i.a. fondinto de la Pola E-Junularo, Marek Pietrzak lige kun pasanta hodiaŭ lia naskiĝdatreveno.
• La E-komunuma informo rilatas al la serĉado de nova redaktoro de „Kontakto”. La limdato estas la 15-a de junio: https://www.tejo.org/alvoko-redaktoro-kontakto/.
• La hodiaŭan programinformon apudas foto de fama pentraĵo de Eugène Delacroix prezentanta George Sand kun Frederiko Chopin.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
2 months ago
29 minutes 29 seconds

Pola Retradio en Esperanto
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.