Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
25 episodes
1 day ago
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
All content for Pola Retradio en Esperanto is the property of Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP and is served directly from their servers
with no modification, redirects, or rehosting. The podcast is not affiliated with or endorsed by Podjoint in any way.
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
En la 1421-a E_elsendo el la 25.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Dimanĉe en Piotrków Trybunalski finiĝis kongreso de polaj esperantistoj. La partopreninta ĝin, red. Maciej Jaskot antaŭ nian mikrofonon invitis la novelektitan sekretarion de PEA, Zofia Śmistek. Ŝi parolas pri la stato de la organizo kaj informas pri la novelektitaj estraranoj;
• En la kulturkronika bulteno ni informas pri la proksimiĝantaj al la fino konstrulaboroj en Pietrasanta de la muzeo de Igor Mitoraj; pri dek plej bonaj polaj romanoj laŭ Goodreads; pri polaj ĵazartistoj koncertontaj komence de septembro kadre de la Semajno de la Pola Kulturo dum Expo 2025 en Osaka;
• En la E-komunuma segmento ni adiaŭe informas pri la forpasinta konata finna esperantistino, Raita Pyhälä, Saliko;
• Hodiaŭ ni proponas krome Leterkestan Renkontiĝon, en kiu i.a. ni prezentas la sonmesaĝon de Jos Wichman el Nederlando;
• En la hodiaŭa elsendo akompanas nin ĵazstile AI-kantistino Ljuda Lapetto per la kanzono „Kial mi kantas”. En la plenumo de Kaŝi ni reaŭskultas kanzonon pri lilakoj (siringoj) en Varsovio. La programinformon akompanas interreta foto prezentanta la ne plu vivantan polan skulptiston Igor Mitoraj ĉe unu el la verkoj. Lia muzeo laŭplane estos malfermita en la itala Pietrasanta ĝis la jarfino;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Pola Retradio en Esperanto
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.