Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
25 episodes
1 day ago
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
All content for Pola Retradio en Esperanto is the property of Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP and is served directly from their servers
with no modification, redirects, or rehosting. The podcast is not affiliated with or endorsed by Podjoint in any way.
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
En la 1430-a E_elsendo el la 10.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
La rerenkontita dum la 110-a UK en Brno Rico Giacometto en la interparolo kun nia redakcio dividas novaĵojn pri sia laboro en la Londona E-klubo, kun edukado.net kaj uea.facila.org. Ni ekscias iom ankaŭ pri pliaj aktivadoj, kiujn li planas.
Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 10-a de oktobro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri ŝancoj je paco inter Hamas kaj Israelo. Reference al Eurostat ni traktas la demandon, kiom aĝaj estas la uniaj junuloj memstariĝante ekster la gepatra hejmo. Iom aparte ni informas pri interesa ekologia solvo kreiĝinta en Pollando, tio estas observa turo i.a. de maraj birdoj, ne facile videblaj de sur la bordo. Al ĝi referencas nia reta foto akompananta la programinformon.
La sciencan rubrikon ni dediĉas al la usonaj esploroj pri efiko de rozaria preĝo je la homa bonfarto kaj sano. Menciidas, ke pere de la eventa servo ĉiutage grupiĝas esperantistoj por komune preĝi la rozarion https://eventaservo.org/e/4b8aa8.
Hodiaŭ muzike akompanas nin Flávio Fonseca per sia tradukita el la brazila kanto - „Ho, mi vere volas, ke vi min akceptu”.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Pola Retradio en Esperanto
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.