Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
25 episodes
1 day ago
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
All content for Pola Retradio en Esperanto is the property of Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP and is served directly from their servers
with no modification, redirects, or rehosting. The podcast is not affiliated with or endorsed by Podjoint in any way.
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
En la 1426-a E_elsendo el la 20.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la hodiaŭa elsendo ni interparolas kun la renkontita dum la 110-a UK Karina Oliveira, redaktoro de „Kontakto”, dank’ al kiu ni povis legi multajn interesajn revunumerojn. Sed temas ne nur pri la redaktado. La interparolo ebligas al ni konatiĝi kun tiu interesa brazila esperantistino, antaŭ kiu Esperanto malfermis pordon i.a. al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, al ŝanĝo de la vivmedio, ne laste al familia vivo en Finnlando;
• Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn en Pollando kaj en la mondo ligitajn kun la 20-a de septembro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri poldevenuloj studontaj en Pollando en la akademia jaro 2025/26; pri Pollando kiel signifa eksportanto de prestmaterialoj; pri grava profesia distingo por pola arkitektura laborejo;
• La sciencan rubrikon ni dediĉas al japanaj esploroj pri la rezultoj de la longdaŭra efiko de armo je la cerbofunkciado;
• Ni salutas la partoprenantojn de la Azia-Oceania Kongreso kaj de la Japana E-kongreso, ĝojante kundividi la etoson, kiu sabate ekregis en Okayama, per ĉerpaĵo el la muzika registraĵo en fejsbuko;
• Por pliaj muzikaj momentoj ni elektis ĵusan registraĵon de Flori Floro por la vortoj de Liven Dek, de popola meksika kanto „La Bamba”; Nian programinformon akompanas interreta foto rilata al nia sciencbultena temo;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Pola Retradio en Esperanto
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.