Home
Categories
EXPLORE
True Crime
Comedy
Society & Culture
Business
News
Sports
TV & Film
About Us
Contact Us
Copyright
© 2024 PodJoint
00:00 / 00:00
Sign in

or

Don't have an account?
Sign up
Forgot password
https://is1-ssl.mzstatic.com/image/thumb/Podcasts115/v4/33/50/47/33504704-00f6-b12b-3d26-c8a0fbc4e105/mza_3434787411385765504.jpg/600x600bb.jpg
Pola Retradio en Esperanto
Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
25 episodes
1 day ago
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
Show more...
Society & Culture
Education,
Language Learning
RSS
All content for Pola Retradio en Esperanto is the property of Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP and is served directly from their servers with no modification, redirects, or rehosting. The podcast is not affiliated with or endorsed by Podjoint in any way.
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
Show more...
Society & Culture
Education,
Language Learning
https://is1-ssl.mzstatic.com/image/thumb/Podcasts115/v4/33/50/47/33504704-00f6-b12b-3d26-c8a0fbc4e105/mza_3434787411385765504.jpg/600x600bb.jpg
E_elsendo el la 30.09.2025
Pola Retradio en Esperanto
28 minutes 21 seconds
1 month ago
E_elsendo el la 30.09.2025
En la 1428-a E_elsendo el la 30.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Kiel hodiaŭ informis pere de uea-membroj Michela Lipari en la nomo de la ĵurio „Premio Maertens”, nunjare je unu monato pli longe, t.e. ĝis la 31-a de oktobro 2025 eblas prezenti kandidatojn por Maertens-premio 2026 (GK N-ro 1240). La premio estis iniciatita en 2024 omaĝe al la 100-jariĝo de la eksa prezidanto de UEA, Grégoire Maertens (1980-1986). Lige kun ĉi tiu informo ni prezentas interparolon kun la nepo de Grégoire Maertens, Rakoen faritan dum la 110-a UK rilate al la unua premio dum la kongreso enmanigita.
• Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 30-a de septembro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri UNICEF-raporto dediĉita al la superpezo kaj subpezo de infanoj pro la agresa reklamo de nutraĵindustrio; pri la stacidomo Wrocław Główny, akirinta la 1-an lokon en la Indekso de la Eŭropaj Fervojstacioj 2025; Hodiaŭ vi aŭdos pri interesa ekologia iniciato, kreata kunlabore kun Rumanio, Ĉeĥio kaj Slovakio, kiu celas vespertojn.
• La sciencan rubrikon ni dediĉas al la lastaj esploroj de brazilaj, francaj kaj kanadaj sciencistoj pri la influo de mikro- kaj nanoplasto je osteoporozo kaj ostomalsanoj; La akompana al la programinformo reta foto prezentas la distingitan stacidomon Wrocław Główny.
• Ni informas laŭ Vinilkosmo pri la lanĉita hodiaŭ reta 7-titola bitalbumeto de Kaj Tiel Plu (KTP) “Je la kvara” kun specimeno de la lanĉovideaĵo. El la malnova albumo de KTP “Surplacenen venu vi” ni prezentas fragmente ĝian plenumon de la kanzono “Ho’ Marijana”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Pola Retradio en Esperanto
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.