Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
25 episodes
1 day ago
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
All content for Pola Retradio en Esperanto is the property of Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP and is served directly from their servers
with no modification, redirects, or rehosting. The podcast is not affiliated with or endorsed by Podjoint in any way.
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
En la 1422-a E_elsendo el la 30.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Stela Besenyei-Merger, laŭreatino de la unua Maertens-premio pro siaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado. Ni interparolas kun ŝi pri diversaj facetoj de ŝia aktivado i.a. esploroj pri denaskuloj en la E-komunumo, Bobelarto kaj ŝia plej nova projekto, podkasto „Radikala Tenero”;
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri petpostulo de kvin ŝtatoj al EU grandigi rimedojn por protekti la eksterajn limojn de la Unio; pri revenantaj al Pollando sciencistoj daŭriogontaj tie siajn esplorojn kadre de la programo Polaj Revenoj;
• En la scienctema rubriko ni traktas esplorojn de svedaj sciencistoj, kiuj prilaboris promesoplenan ĝelon por seriozaj vundoj, inkluzive de brulvundoj;
• Por komunaj muzikaj momentoj ni elektis fragmenton de la E-kanzono „La rakonto” kiun kantas Valentina Cancino;
• La programinformon akompanas reta foto pri cikonioj, kiuj jam grupiĝas por la forflugo al Afriko, kio atentigas, ke la somero post kelkaj semajnoj finiĝos;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Pola Retradio en Esperanto
Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.