Home
Categories
EXPLORE
Education
Business
Society & Culture
News
True Crime
Music
Comedy
About Us
Contact Us
Copyright
© 2024 PodJoint
00:00 / 00:00
Sign in

or

Don't have an account?
Sign up
Forgot password
https://is1-ssl.mzstatic.com/image/thumb/Podcasts122/v4/28/76/86/28768621-5ea9-a785-d5c1-8b9ce3603991/mza_15645854968835028572.jpeg/600x600bb.jpg
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique
27 episodes
2 weeks ago
Ĉiumonate per podkasto, la ĉefartikolo kaj aliaj eltiraĵoj el nia kritika monatgazeto de informoj kaj analizoj. Redaktata en Parizo ekde 1954 kun Esperanta versio ekde 2002, Le Monde diplomatique eldoniĝas en 25 lingvoj, kaj ĝin legas unu miliono da homoj tra la mondo. Ni speciale okupiĝas pri aŭtoritata ĵurnalismo, elstarante sur la ĉiam pli unuforma tereno de la amaskomunikiloj pro nia kritika vidkapablo, profundaj analizoj pri mondaj aferoj, kaj raportoj lumigantaj la staton de nia planedo. La «Diplo» estas sendependa kaj internacia, kun freŝa perspektivo pri la mondo. Vi trovos la tekstojn kaj la ceteron de la gazeto ĉe https://eo.mondediplo.com.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
News Commentary
News,
Politics
RSS
All content for Le Monde diplomatique en Esperanto is the property of Le Monde diplomatique and is served directly from their servers with no modification, redirects, or rehosting. The podcast is not affiliated with or endorsed by Podjoint in any way.
Ĉiumonate per podkasto, la ĉefartikolo kaj aliaj eltiraĵoj el nia kritika monatgazeto de informoj kaj analizoj. Redaktata en Parizo ekde 1954 kun Esperanta versio ekde 2002, Le Monde diplomatique eldoniĝas en 25 lingvoj, kaj ĝin legas unu miliono da homoj tra la mondo. Ni speciale okupiĝas pri aŭtoritata ĵurnalismo, elstarante sur la ĉiam pli unuforma tereno de la amaskomunikiloj pro nia kritika vidkapablo, profundaj analizoj pri mondaj aferoj, kaj raportoj lumigantaj la staton de nia planedo. La «Diplo» estas sendependa kaj internacia, kun freŝa perspektivo pri la mondo. Vi trovos la tekstojn kaj la ceteron de la gazeto ĉe https://eo.mondediplo.com.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
News Commentary
News,
Politics
Episodes (20/27)
Le Monde diplomatique en Esperanto
Merituloj de Nobel-premio pri paco

Post S-roj Theodore Roosevelt, kiu konsideris Latin-Amerikon kiel “malantaŭan korton”, kie Usono povis laŭvole interveni, George Marshall, kiu aprobis la bombadojn de Hiroŝima kaj Nagasaki kaj organizis unu el la unuaj entrudiĝoj de la malvarma milito, Henry Kissinger, fervorulo de malstabiligo, kaj Barack Obama, kiu bombardis Afganujon, Irakon, Libion kaj Sirion, S-ro Donald Trump povis prave havi esperojn pri la atribuo en 2025 de la Nobel-premio pri paco …

Legu la tekston de la artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/11/article3340.html

Artverko: S.A. Winn — “The Prize Piggies” (La premiitaj porketoj), kromolitografo, 1891.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
2 weeks ago
6 minutes 32 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
Kulpantoj kaj iliaj helpantoj

La eŭropaj regantoj estas krimhelpantoj de Israelo ne nur per pasiveco kaj neagado. Ili donis konstantan konkretan subtenon al Telavivo, kaj preskaŭ sendifektan politikan subtenon. La defendantoj de la palestinanoj, kiuj denuncas genocidon kaj postulas respekton de la internacia juro, ricevas ja malsimilan traktadon. “Le Monde diplomatique”, Oktobro 2025.

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/10/article3332.html

Artverko: Lieve Verschuier — “De grote brand van Londen in 1666” (La granda incendio de Londono en 1666), 17-a jarcento.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
1 month ago
28 minutes 3 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
Arabaj krimhelpantoj

La arabaj landoj ne helpos Gazaon. Neniu el ili ekproponis ian ajn gravan diplomatian iniciaton por malhelpi reokupadon de la enklavo kaj ĉesigi la israelan fajran diluvon, kiun ĝi suferas de preskaŭ du jaroj. “Le Monde diplomatique”, Septembro 2025.

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/09/article3322.html

Artverko: Francisco de Goya — “Los Desastres de la Guerra” (La katastrofoj de la milito), gravuraĵo n-ro 18, “Enterrar y callar” (Enterigi kaj silentigi), 1863.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
2 months ago
5 minutes 51 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
Metu la ĝustan demandon

Konstatebla ie ajn en Eŭropo, la korelativeco inter kreskado de migraj fluoj kaj kreskado de ksenofobaj partioj ŝajnas preskaŭ aŭtomata. “La franca popolo ne plu volas enmigradon” deduktas S-ino Marine Le Pen, antaŭ ol alvoki referendumon. Sed per kia demando? “Le Monde diplomatique”, Aŭgusto 2025.

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/08/article3318.html

Artverko: Franz von Stuck — “Ödipus Löst das Rätsel der Sphinx” (Edipo solvas la enigmon de la Sfinkso), 1891.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
2 months ago
6 minutes 2 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
La arkitektoj de kaoso

Kaj jen Irano. Post Gazao, Cisjordanio, Libano, Sirio, Jemeno. Baldaŭ estos pli facile listigi la landojn kaj regnojn de Proksim-Oriento, kiujn Israelo ne bombadis en 2025. Por ĝustigi sian novan atakon, Telavivo, same kiel kutime, asertis sian "laŭrajtan memdefendon". Tamen la faktoj ne estigas dubon. "Le Monde diplomatique", Julio 2025.

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/07/article3314.html

Foto de Jeremy Thompson: la ĉevalkapo, kiun trovas en sia lito Jack Wolff en la filmo "The Godfather" de Francis Ford Coppola (CC BY 2.0)

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
4 months ago
5 minutes 40 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
La mirinda mondo de influistoj

Ĉiujn tagojn, la francoj mezume pasigas inter unu kaj du horojn vizitante interretajn sociajn retojn. Por kapti ilian atenton, influistoj havas manierojn bone elprovitajn kaj tre efikajn. Vetkurante por la plej granda spektantaro, ĉiuj volas imiti ilin. Jen esploro de tia universo submetita al algoritmoj. «Le Monde diplomatique», Junio 2025.

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/06/article3307.html

Foto de Martin Fisch: influisto pozas antaŭ kamerao en Srilanko, Januaro 2025 (CC BY 2.0).

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
5 months ago
36 minutes 16 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
Alia protektismo eblas

Por S-ro Donald Trump «tariff» (doganpago) estas «la plej bela vorto en la vortaro». Ĉu ankaŭ por la maldekstro? Nun embarasiĝinta de la naciisma direkto, kiun donas al ĝi la usona prezidanto, ĝi estis antaŭ nelonge fiera defendi sian propran version de protektismo. «Le Monde diplomatique», Majo 2025.

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/05/article3297.html

Foto de J Narrin: manifestacio en Seattle, Usono, kontraŭ la ministra konferenco de Monda Organizaĵo pri Komerco, Novembro 1999 (CC BY 3.0).

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
6 months ago
22 minutes 21 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
La internacio de cenzuristoj

Stranga alianco ekformiĝas. Ja ne tiu de «malbono» en kiu ariĝas la «malamikoj» de Okcidento. Nek tiu de s-ro Donald Trump ĝis s-ro Vladimir Putin. Sed pli vasta alianco, tiel laŭmoda kiel miskonata: la internacio de cenzuristoj, en kiu flankalflanke troviĝas aŭtokratoj, demokratoj kaj burokratoj. «Le Monde diplomatique», Aprilo 2025.

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/04/article3287.html

Artverko: Walter Praefke — «Scissors» (Tondilo), 1939.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
7 months ago
6 minutes 15 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
Kiu voĉdonas por la franca ekstremdekstro?

Jen partio, kiu gajnas ok milionojn da voĉoj en dudek jaroj. Kiu estas ĝia recepto? Kiaj estas ĝiaj ingrediencoj, ideologiaj aŭ sociologiaj? Pri tio, pluraj freŝdataj publikigaĵoj donas valorajn respondojn. «Le Monde diplomatique», Februaro 2025.

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/03/article3276.html

Foto far Blandine Le Cain, CC BY 2.0.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
8 months ago
28 minutes 57 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
Kaj la «teknoj» pente submetiĝis

Kun iliaj borsaj kapitaloj, kiujn envias eĉ malnetaj enlandaj produktoj, ilia kontrolo pri dissendado de informoj, kaj ilia ĉieesto en socialaj interrilatoj, la usonaj gigantoj de ciferecaj teknologioj ŝajnis fine pli potencaj ol ŝtatoj. Fabriki monon (virtualan) aŭ konkeri la kosmon, ilia apetito por regpovo ŝajnis senlima. La sensacia submetiĝo de la «teknaj» mastroj al s-ro Donald Trump tamen rivelas nudajn reĝojn, dependantajn de politika regpotenco. «Le Monde diplomatique», Februaro 2025.

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/01/article3263.html

Artverko: Honoré Daumier — «Très humbles, très soumis, très obéissans… et surtout très voraces sujets» (Tre humilaj, tre cedemaj, tre obeemaj… kaj precipe tre manĝavidaj subuloj), 1832.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
9 months ago
6 minutes 3 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
Balota forĵonglado

Pri la balotadoj, kiuj punktis la jaron 2024, ne estis antaŭskribite, ke la prezidanta balotado de Rumanujo havos apartan gravecon. De post 1989 kaj la disfalo de komunismo Social-Demokrata Partio (PSD) kaj Nacia Liberala Partio (PNL), ambaŭ same tiom atlantikismaj kaj poreŭropaj, sin sekvas en regado, kiam ili ne kune regas, kiel okazas nun. Surprizo de internacia amplekso ŝajnis do tute ne probabla. «Le Monde diplomatique», Januaro 2025.

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/01/article3263.html

Artverko: Arthur Segal — «Der Sündenfall» (La falo de la homo), 1920.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
10 months ago
5 minutes 52 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
Ĉio, kio nin disigas

Esti senigita de laboro estas malbeno. Tro ofte labori estas sufero, kiam ĝi donas la senton, ke oni dronas en oceano da sensencaj, lacigaj kaj tro multaj taskoj. Ekde la 1980-aj jaroj, la francaj regantoj kontribuis por igi salajrecon sperto de maljusteco, kaj nuntempe firmigas tiun ĉi alternativon: estas tio aŭ nenio. «Le Monde diplomatique», Decembro 2024.

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/12/article3259.html

Artverko: Konstruistoj en la ĉirkaŭurbo Issy-les-Moulineaux de Parizo, Francujo. (Jeanne Menjoulet/CC BY 2.0)

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
11 months ago
11 minutes 33 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
La eŭropa skraptapiŝo

Ĉu eblas samtempe brustoŝveli kaj ventrodanci? Laŭ arta vidpunkto, tio estas malkonsilinda: brusta rigideco malhelpas pelvan flekseblecon, kaj rezultas malgracia movo, kiu iom ridindigas la faranton. Laŭ diplomatia vidpunkto la rezulto ne estas pli konvinka. La eŭropaj regantoj, kiuj akceptis la elekton de s-ro Donald Trump per miksaĵo de fanfaronado kaj omaĝeco, baldaŭ konstatos tion. «Le Monde diplomatique», Decembro 2024.

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/12/article3253.html

Artverko: Francisco de Goya. — «El rapto de Europa» (La rabo de Eŭropa), 1772.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
11 months ago
6 minutes 16 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
«Danĝera ideo»

Malabundo: tiu metodo estas tiel misfamiĝinta, ke oni ne plu aŭdacas diri ĝian nomon. La franca registaro do aludos «buĝeton por reĝustigo», «por respondecemo», «por vero». Tiel ĝi revenas. Ne kiel ŝokterapio, sed iom post iom, diskrete, preskaŭ honte. «Le Monde diplomatique», Novembro 2024.

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/11/article3245.html

Artverko: Edmond Allouard. — «Ruines de la Cour des comptes: la salle des fêtes» (Ruinoj de la Revizora Kortumo: la aranĝejo), ĉ. 1875.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
1 year ago
6 minutes 4 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
Oktobro, tempo de reviziismo

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/10/article3236.html

Tiel la historio estas abunde manipulata. Ĝi pravigas militojn, senkvalifikas kontraŭulojn, kunveldas kolektivajn identecojn. Ĉiu povas tion kaŝi, reskribi, distordi, en ĝi elhaki analogion, referencon ekde kiam ili komfortigas demonstradon. Por kontraŭagi la dominantan pensadon daŭre necesas duobla laboro. Ĉar eĉ antaŭ ol montri miskonatan vidon al la pasinteco, necesas forigi la kliŝojn kiuj nebuligas nian klarvidon. «Le Monde diplomatique», Oktobro 2024.

Foto: Alisdare Hickson, manifestacio en Londono la 9-an de Oktobro 2023 (CC-BY-SA 2.0).

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
1 year ago
26 minutes 5 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
Okcident-Saharo laŭ la prezidanto Macron

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/09/article3226.html

Per sia decido, la 30-an de Julio, agnoski la suverenecon de Maroko super la Okcidenta Saharo per simpla mesaĝo adresita al la reĝo Mohammed-la 6-a, s-ro Emmanuel Macron ne nur simple ignoris la internacian juron, sed ankaŭ serioze tuŝis la delikatan ekvilibron de la francaj rilatoj kun Alĝerio. «Le Monde diplomatique», Septembro 2024.

Artverko: Paul Klee. — «Versandete Siedelung» (Ŝlima setlejo), 1935.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
1 year ago
5 minutes 45 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
La iluzio de pacigo

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/08/article3218.html

La politikaj gvidantoj estas taskitaj trankviligi la debatojn, mildigi la kontraŭecojn, malvarmigi la pasiojn. Ĉar kiel eblus imagi socion en trankvilo, se oni, ekde kiam oni estas ĉe la pinto de la potenco, ne ŝparas insultojn? «Le Monde diplomatique», Aŭgusto 2024.

Artverko: Pieter Brueghel la pliaĝa. — «De strijd tussen Vasten en Vastenavond» (La batalo inter Karesmo kaj Karnavalo), 1559.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
1 year ago
6 minutes 11 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
La internacia justico en la kaldrono de Gazao

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/07/article3213.html

La internaciaj tribunaloj malofte troviĝis tiom en la atento de la publika opinio. La du procesoj komencitaj en Hago pri Gazao – unu kontraŭ la ŝtato Israelo, la alia kontraŭ ties gvidantoj kaj kontraŭ tiuj de Hamaso – montras la romplinion de moviĝanta mondpolitiko. «Le Monde diplomatique», Julio 2024.

Foto: Justflix (CC BY-SA 4.0)

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
1 year ago
17 minutes 29 seconds

Le Monde diplomatique en Esperanto
La vojo el Istanbulo

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/06/article3207.html

Kion do faras la francaj ĵurnalistoj kaj komentistoj, kutime tiom avidaj je «sekretaj dokumentoj» pri Ruslando! La 28-an de Aprilo, germana konservativa gazeto servis al ili sur arĝenta pleto konfidencan projekton el la Oriento, la lastan version de la Pac-interkonsento intertraktita de Kievo kaj Moskvo komence de la milito. Do, teksto grava, kies akcepto povintus eviti du jarojn da alfrontiĝo kaj centmilojn da mortintoj. La francaj komunikiloj faris el tio preskaŭ nenion. «Le Monde diplomatique», Junio 2024.

Artverko: Louis Marcoussis. — «La Colombe Poignardée» (La Ponardita Kolombo), 1927.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
1 year ago
5 minutes

Le Monde diplomatique en Esperanto
Israelo-Irano, la baldaŭa milito

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3199.html

Dum bataloj kaj israelaj bombadoj daŭras en Gazao, kie la homaj vivkondiĉoj senĉese pli katastrofiĝas, nova konflikto kun eventualaj ruinigaj konsekvencoj estis ĵus evitita inter Telavivo kaj Teherano. Tamen, nenio ŝajnas havi la kapablon ĉesigi alfrontiĝan logikon inter tiuj du malamikoj. Akram Belkaïd, «Le Monde diplomatique», Majo 2024.

Foto: Israela ĉasaviadilo ekflugas je la 15-a de Aprilo 2024 dum la pafinterŝango inter Israelo kaj Irano. (Publikaĵo.)

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Show more...
1 year ago
19 minutes 2 seconds