Home
Categories
EXPLORE
True Crime
Comedy
Society & Culture
Business
Sports
History
News
About Us
Contact Us
Copyright
© 2024 PodJoint
00:00 / 00:00
Sign in

or

Don't have an account?
Sign up
Forgot password
https://is1-ssl.mzstatic.com/image/thumb/Podcasts211/v4/6b/d9/41/6bd941a7-8d46-be73-8bb8-e0fa6f9edf65/mza_10980729118677956115.jpg/600x600bb.jpg
Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
Blinda esperantisto
8 episodes
3 days ago
Ĉefe esperante, kuriozaj blindaj esperantistoj, parolas pri kaj diskutas diversajn temojn, inkluzive de ĝenerala vivo, sano, kulturoj, religioj, politiko, teknologio, lingvistiko, KTP.
Show more...
Language Learning
Education
RSS
All content for Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto is the property of Blinda esperantisto and is served directly from their servers with no modification, redirects, or rehosting. The podcast is not affiliated with or endorsed by Podjoint in any way.
Ĉefe esperante, kuriozaj blindaj esperantistoj, parolas pri kaj diskutas diversajn temojn, inkluzive de ĝenerala vivo, sano, kulturoj, religioj, politiko, teknologio, lingvistiko, KTP.
Show more...
Language Learning
Education
Episodes (8/8)
Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
Blinduloj rakontas, epizodo 7

La sepa epizodo enhavas tre specialan aranĝaĵon. Hodiaŭ, la 22a de septembro, estas hela tago. Ni festis kvinjariĝon de virtuala esperantujo por blinduloj. La feston plenigis programeroj de diversaj servilanoj. Nia virtuala esperantujo, kiel ĝin nomas la ĉefa administranto, nikolaj vasileviĉ, 2019 esperanto, estas servilo, kiu funkcias pere de la aplikaĵo timtoko (Teamtalk). Eblas, ke ni faros epizodon pri la aplikaĵo mem. Unue, sinjoro vasileviĉ prezentis enkondukan prelegeton, pri esperantujo, nia voĉbabilejo, esperanto en diversaj blindserviloj en timtoko, komparado inter zoom, skajpo kaj timtoko, kongresoj, KTP. Poste, viktoro griegoviĉ prezentis verkaĵon, kies titolo estas, jaroj kuras, jaroj flugas. Post tio, Helena, la edzino de vasileviĉ kantis, ŝin akompanis gitaro, kiun ŝi mem ludis, verŝajne. Poste, mi prezentis kelkajn prezentaĵojn: Du kantojn, montrigon de tri diversaj muzikiloj, kaj interesan miksaĵon inter nia himno, la espero, kaj artfajraĵoj. Poste, vasileviĉ adiaŭis ĉiujn kaj deziris sanon

kaj pacon al ĉiuj. Bedaŭrinde, mia kolego kristian ne povis ĉeesti la hodiaŭan epizodon. Trovu nian podkaston ankaŭ ĉe jutubo, https://www.youtube.com/channel/UC_3oJvnq2KDJFBo_T9ko33A

Show more...
1 year ago
1 hour 56 seconds

Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
Blinduloj rakontas, epizodo 6

En la sesa epizodo, ni montris, en amuza maniero, kelkajn interesajn aparatojn, kiujn uzas blinduloj preskaŭ ĉiutage. Ni montris la perkins-aparaton, maŝino, kiun uzas blinduloj por skribi brajle. Ni ankaŭ montris la brajlan skribtablon, pli klasike konata kiel tabulo kaj grifelo, (Slate and stylus), angle. Poste, kristian parolis pri la abako, aparato, kiun oni uzis kaj ankoraŭ uzas por lerni kalkuladon aŭ simple kalkuli. Mi ne certas, ĉu abako estas la ĝusta esperanta nomo aŭ ne. Poste, ni parolis pri bastonoj kaj gvidhundoj KTP, kaj fine, mi montris kelkajn trajtojn de la orkam-aparato. Aparato kiu uzeblas por legi tekstojn sen vidi, memstare. Ĝi ankaŭ legas paperajn monojn, rekonas kolorojn, povas priskribi ĉirkaŭaĵon, KTP. Sekvu nian podkaston 🥺 😊. Trovu nin ankaŭ ĉe jutubo, ĉe la kanalo blinduloj rakontas.

Show more...
1 year ago
1 hour 31 minutes 56 seconds

Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
Blinduloj rakontas, epizodo 5

En tiu ĉi epizodo, ni priparolis diversajn flankojn de lernado kaj edukado inter blinduloj en niaj landoj. Kiel lernejoj kaj universitatoj traktas blindajn gelernantojn/studentojn, kiel blinduloj mem preferas fari siajn proprajn lernrilatajn aferojn, ni parolis pri la temo de la sesa epizodo, iomete pri teĥnikaĵoj por blinduloj kaj diversaj helpiloj, kaj poste diskutis niajn revojn pasintece kaj nuntempe, komparante ilin. Post tio ni parolis iomete pri niaj aktualaj fakoj, kaj poste iomete pri la greka kaj lingvaj originoj de la vortoj, precipe la vorto psiĥologo/psiĥologio. Aperis du kantoj, someraj revoj kaj papera mondo. La du kantoj estis kantitaj fare de artefarita intelekto. Trovu nian podkaston ankaŭ ĉe jutubo, ĉe la kanalo blinduloj rakontas

Show more...
1 year ago
1 hour 36 minutes

Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
Blinduloj rakontas, epizodo 4

en la 4a epizodo, ni faris ion iomete malsaman kaj eble por kelkaj, pli interesan. Ni montris la audioludon stw, survive the wild, angle. Agrablan aŭskultadon

Show more...
1 year ago
4 hours 48 minutes 12 seconds

Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
blinduloj rakontas, epizodo 3

Lingvoj, kulturaĵoj, nekonataj aferoj tutmonde. Ĉu homoj konas ĉiun kulturon en nia mondo? Ĉu estas iuj aferoj, kiujn oni neniam sciis aŭ scias? Ĉu estas lingvoj tre raraj, ni diskutis tiajn temojn en tiu ĉi epizodo. Ni ankaŭ parolis pri kiel konservi lingvon aŭ provi konservi ĝin, kaj pri kelkaj aferoj, kiuj eble malaperigus lingvon aŭ kulturon. Notu, ke la karaŭanglingvaj kantoj estas artefaritaj, pro manko de karaŭangaj kantistoj. Trovu nian podkaston ankaŭ jutube, ĉe la kanalo Blinduloj rakontas

Show more...
1 year ago
1 hour 18 minutes 16 seconds

Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
blinduloj rakontas, epizodo 2
Kulturoj, tutmonda diverseco. Ĉu estas kulturo, kiu estas pli bona ol aliaj? Ĉu loĝi en tre malsamaj mondpartoj signifas, ke oni ne havus similaĵojn laŭ kulturo? Ĉu homaro jam multege ŝanĝiĝis? Ni, en tiu ĉi epizodo kovris plejparte tiujn temojn. Kulturojn, diversajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, diverskulturajn aferojn, tradician muzikon, kaj multe pli diskutis ni. Trovu nian podkaston jutube ĉe la kanalo blinduloj rakontas
Show more...
1 year ago
1 hour 44 minutes 19 seconds

Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
blinduloj rakontas, epizodo 1
en tiu ĉi epizodo, kiel mi antaŭe diris, mi kaj kristian prezentis nin al nia kara geaŭskultantaro, kaj diskutis kelkajn diversajn temojn, ĉefe pri esperanto, esperantujo, kaj nia esperantistiĝo. Trovu nin ankaŭ jutube, ĉe la kanalo blinduloj rakontas.
Show more...
1 year ago
1 hour 16 minutes 28 seconds

Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
blinduloj rakontas, epizodo 0: Prezentante la podkaston
En tiu ĉi epizodo, mi, Andy, aŭ pli konata kiel Mohamedo, blinda esperantisto, prezentas la ideon de la podkasto, kaj parolas tre mallonge pri ĝia temo.
Show more...
1 year ago
2 minutes 38 seconds

Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
Ĉefe esperante, kuriozaj blindaj esperantistoj, parolas pri kaj diskutas diversajn temojn, inkluzive de ĝenerala vivo, sano, kulturoj, religioj, politiko, teknologio, lingvistiko, KTP.