
Zsófi (Ĵófi) Pataki estas la ĉefa inspiriĝo por revigligi la podkaston, specife tiun ĉi serion rilate al denaskuloj. Ŝi estis voluntulo en Bjalistoko, Tuluzo kaj Bretonio. Rakontis pri siaj spertoj pri labori per kaj por Esperanto.
Ni organizis plurajn renkontiĝojn kune, do ankaŭ pri tio mi demandis ŝin. La postbabilada ĝisdatigo enhavas feliĉajn novaĵojn. La unua bebo de Zsófi naskiĝis antaŭ kelkaj tagoj. El la epizodo vi ankaŭ povos ekscii la nomon de la etulo. Bonvenon al la mondo, nova denaskulo kaj gratulojn al la freŝa patrino!
Se vi emas skribi bondezirojn al Zsófi kaj al ŝia tutnova familio, skribu al ni ĉe stela@laboren.org kaj ni volonte plusendos la mesaĝojn!
La projekton helpas ESF (esperantic.org) kaj ni tre dankas la kunlaboradon al ili.